Soneto sur limo de esto
tago estis senvente varma 
tondrego je meznokto venis 
kaj niajn bonajn sonĝojn prenis 
ekstera mondo estis larma 

interne ĉio estis ĉarma 
ĉar kontrastis kontraŭ ekstero 
freneziĝis povoj sur tero 
momento fariĝis alarma 

foriris mi de seka loko 
al herbejo plene torenta 
de kie venis helpa voko 

pluvego min gvidis al ŝoko 
halucinacio preventa 
ĵetis min denove al roko 
Bastiono de Silento, la 25an de junio 2002