Soneto petra kaj paola
iam estis familifesto 
nomtage de dommastro Petro 
oni diskutis pri beletro 
aŭ simple pri ĝusta investo 

longa estas somera tago 
kelkaj venis jam frumatene 
volis fratiĝi indiĝene 
per vodko kaj ne per malago 

post la sankta meso tagmanĝo 
kun buljono kaj kokidaĵoj 
ankaŭ kun artista aranĝo 

hodiaŭ bruliĝas kandelo 
kompare kun iamaj draĵoj 
ligitaj kun ĉiela velo 
Bastiono de Silento, la 29an de junio 2002