Soneto rezida kun Nietzsche
kuracado ne ĉiam helpis 
en Rosenlaui Friedrich Nietzsche 
ne povis sin gvidi feliĉe 
anstataŭ ridegi li jelpis 

en prospektoj hotelaj krias 
Nietzsche-lipharoj kaj okuloj 
karakterizaj je spekuloj 
kaj pro ili gastoj ebrias 

malfrua averto plektiĝas 
kun vortoj signife perversaj 
"atentu ĉar vi freneziĝas" 

du alpajn rozojn mi ekvidis 
kaj ĝuste tiuj nigroversaj 
de Nietzsche pensoj tie sidis 
Rosenlaui, la 19an de julio 2002