Soneto pri krizo dolara
direktoroj en uniformoj 
faritaj por konfirmacio 
bedaŭras pro situacio 
je iliaj bankaj informoj 

ĉe Parada Placo mi vidis 
iliajn acidajn mienojn 
strange ili ne kaŝis ĝenojn 
akcioj falis - ili sidis 

al Egiptio la edzino
flugos - trista oficistino 
ne havis monon laŭ mendilo 

tio ne estas svisa stilo 
sed ŝuldas Bush kaj lia kliko 
pro "dolara krizo" - paniko
Bastiono de Silento, la 25an de julio 2002