Soneto kun antivirtecoj
romantikideologio 
ligita kun patriotismo 
kiu nun estas naciismo 
restas kiel heredmanio 

post mia morto min ne laŭdu 
kaj kun ne miaj avantaĝoj 
ne ekestu pri mi mesaĝoj 
por ke aliaj false aŭdu 

mi volas resti en memoro 
kiel homo tute normala 
sen apoteoza rumoro 

mi scias - mi perdos influon 
ĉar morto estas radikala 
jes mi konas mian situon
Zuriko, la 3an de julio 2002