Soneto okaze de nupto
revenas mi tien ĉitage 
al nuptoloko de gepatroj 
ĉar estas temo de teatroj 
kaj ripetiĝas pluimage 

nuptaj atestantoj foriris 
antaŭnelonge de la tero 
pli frue pri juda ofero 
oni tre ofte hejme diris 

brilas kandelo - en la lumo 
dancas tiamaj nuptaj gastoj 
en ĉielo daŭras forumo 

mi ankoraŭ tiam ne vivis 
sed mi aŭdis pri tiuj hastoj 
pro kiuj ili ŝtorme drivis
Zuriko, la 9an de julio 2002