Soneto skribita dum ŝtormo
vento hurlas en la kameno 
ekstere de pluvo fariĝis 
torentoj - herbejoj lagiĝis 
ĉirkaŭe sur l' tuta tereno 

al Bastiono de Silento 
akvo ne venas ĉar ĝi staras 
surmonte sed damaĝojn faras 
apude en pada serpento 

de Andrzej Bednarski spirito 
alvenis kaj volis paroli 
kun mi pri Korfanty-civito 

por mi estis granda surprizo 
kiam avo emis petoli 
sed estis nur raviĝa skizo 
Bastiono de Silento, la 10an de aŭgusto 2002