Soneto kun abomendozo
apud de Marcel Reich-Ranicki 
aero varmiĝas uzine 
kaj li agas daŭre rutine 
kaj tute ne volas paniki 

ĉiu homo dum sia vivo 
ŝanĝiĝas almenaŭ kelkfoje 
kaj reagas flustre aŭ boje 
sole aŭ en ekzekutivo 

la sekuragento prijuĝis 
verkadon de literatoro 
ĉu tio ne estas hororo? 

tamen neniu de li fuĝis 
ĉar tre grava estas bonstato 
kaj ne iu "sekurabato" 
Zuriko, la 14an de aŭgusto 2002