Soneto kun malkonscienco
pro la varsovia batalo 
kaj pro mia brava patrujo 
mi sidas en mia sanktujo 
ekscitita pro troa skalo 

mi manĝis kaj mi estas sata 
sed aliaj homoj sur tero 
vivas en grandega mizero 
kiu ne estas dezirata 

mi dividus mian manĝaĵon 
sed por tio mankas ebleco 
ĉar tuj mi vidas komplikaĵon 

por vivi de plago al plago 
bezonata estas vigleco 
ankaŭ nekredebla imago 
Bastiono de Silento, la 15an de aŭgusto 2002