Soneto pri Tomaŝoj Chmielik
Tomasz Chmielik kaj Tomasz Chmielik 
patro kaj filo de Svidniko 
je l' unua korpofortiko 
sur l' dua pendas dise drelik' 

ĉe bulkkornetoj kaj ĉampano 
interparolo daŭras flue 
kun tempoforkuro kongrue  
apude ĉe Stüssi-fontano 

sendepende de cirkonstancoj 
je diversaj kategorioj 
ĉiam estas ekzistnuancoj 

apud mia sendependeco 
ŝanĝiĝas nur aventurioj 
ankaŭ mona idealeco 
Zuriko, la 25an de aŭgusto 2002