Soneto al Johannesburgo
ne estus nun ministerio 
kaj neniu scius pri tio 
kio estas ekologio 
sen protektantoj de medio 

antaŭ tridek jaroj precize 
ni staris en Salina vice 
povantoj traktis nin malice 
agado aspektis surprize 

Danube al Johannesburgo 
gravega tera konferenco 
preskaŭ fiaska ĉe komenco 

Bush pro aliaj kazoj festos 
li certe neniam ekestos 
naturprotekta demiurgo 

Zuriko, la 27an de aŭgusto 2002