Soneto laŭda kun kritiko
poloj kelkfoje eŭropanojn 
savis de totala pereo 
kaj lasta "Solidarność"-kreo 
unuigis ĉiujn germanojn 

oni forgesis pri Legnica 
kaj pri Vieno kontraŭ turkoj 
pri rolo de Chopin-mazurkoj 
en batalo kontraŭpolica 

Grunvaldo poste Varsovio 
en l' jaro milnaŭcentdudeka 
kaj falo de Sovetunio 

mi pritraktas tion kritike 
por frue ne krii "Heureka!" 
tamen pro meritoj amike 
Zuriko, la 31an de aŭgusto 2002