Soneto pri konfesstrukturo
al aŭguristino Ĉeslava 
mi diras ke konfesstrukturo 
dependas de nia maturo 
kiu ŝajnas junece ava 

unue estis roz-odoro 
poste flustra enamikiĝo  
kun kvieta rekonsciiĝo 
finfine krio de amoro 

venas etapo rememora 
pri io kio ne okazis 
sed ni nur pri tio emfazis 

futuro ne estos fervora 
se alvenos koŝmaraj sonĝoj 
tuj mankos kaŭzoj por alonĝoj 
Zuriko, la 14an de septembro 2002