Soneto pri simpla kaŝludo
homo de "nova realeco" 
kantis pri forlasita valo 
poste pri hardigita ŝtalo 
kaj revis pri sia riĉeco 

nuntempe preskaŭ ne ŝanĝiĝis 
lia vivo - li nur hontegas 
ĉar li tute librojn ne legas 
mankas mono - li malriĉiĝis 

"nova ondo" "novrealismo" 
en novaĵoj oni ne vidas 
ke kliniĝas kapitalismo 

kaj iam ĝi subite falos 
homoj troliberecon fidas 
ĝis kavernoj ilin regalos 
Zuriko, la 20an de septembro 2002