Soneto kun dimanĉaj hantoj
ĝuste promenas "dimanĉuloj" 
kaj eĉ Alex Zäh albiciklis 
kiu iam arbustojn piklis 
tamen ne elkreskis paĉuloj 

ĉijare ni devas decidi 
ĉu Bastiono de Silento 
nin gastos aŭ venos momento 
kiam ni devos hejmen sidi 

„Grüezi mitenand“ „Grüezi“ „Grüezi“
Mikaelo Anĝelo diras 
ke li pri promenado miras 

ni devas en ĝardeno deci 
tamen mi volas nepre ridi 
kaj svisajn dezirojn dividi 
Bastiono de Silento, la 29an de septembro 2002