Soneto pri cela prokrasto
sur johannesburga kunveno 
oni prifajfis usonanojn 
ili sentis tiujn rikanojn 
sed malkonkludis tiu ĝeno 

en Pollando ĉiuj povantoj 
sendepende de aparteno 
al politika mandareno 
estas de Bush aĉaj servantoj 

ĉiam estas trovebla kaŭzo 
kiam oni povas prokrasti 
decidon gvidantan al naŭzo 

tamen nuntempa mondoskemo 
devigas por senĉese hasti 
kaj tio okazas dilemo
Zuriko, la 4an de septembro 2002