Soneto kun la blankaj musoj
alkoholo diluas cerbojn 
ŝi ne ŝatis ĝian odoron 
sed drinkis por ĝoigi koron 
por pruvo ŝi citis proverbojn 

li ankaŭ tre ofte ripetis 
ke li prenas medikamenton 
atingis la krizan momenton 
en kiu li klaŭne ridetis 

ambaŭ ne kredas je malsano 
ili ne estas konvinkitaj 
ke ilin persekutas krano 

de kiu gutas alkoholo 
ili konstante ebriitaj 
forpelas musojn de petolo
Zuriko, la 10an de januaro 2003