Soneto pri perdita VORTO
ronĝas min pensegoj koŝmaraj 
do mi lumigas la kandelon 
ĉar VORTO kovrigas ĉielon 
per sentoj pace avataraj 

kiel nomigi tiun bildon 
per klara VORTO kompreneble 
signifojn oni ligas feble 
por fari reklame la ŝildon

sed la VORTO pri malekzisto 
ne taŭgas por fari sukceson 
scias tion esperantisto 

VORTO kiu estis komence 
provokas idean eksceson 
kaj perdas gravecon malsence
Zuriko, la 11an de januaro 2003