Soneto pri kluba prelego
mi aŭdis prelegon en klubo 
pri kio temis mi ne scias 
ĉar mi neniam emocias 
ni diru verŝajne pri Kubo 

diskuton komencis demandoj 
ĉu mi aprobas la konkludon 
jes kaj ne mi faris aludon 
ke mi dubas pri bonaj brandoj 

pro tio mi ricevis teon 
ĝi estis laŭ gusto urtika 
kaj ĝuste elvokis paneon 

apude staris du boteloj 
da vino - kazo senefika 
kelkaj okulumis al celoj
Zuriko, la 15an de januaro 2003