Soneto je montopromeno
fariĝis tre taŭga vetero
por monton apudan konkeri 
ni ne bezonas konsideri 
por tuj promeni al glaĉero 

ne estas tre supre sed glate 
post pluvo ekŝlimiĝis koto 
ĝin devis mi fiksi per foto 
sur ĝi ni svingis akrobate 

je la mezo de nia vojo 
pripensis ni ĉu ne reveni 
sed tiam ekestis malĝojo 

finfine ni atingis celon 
homo povas ĉion elteni 
eĉ la plej danĝeran kruelon
Schönengrund, la 2an de januaro 2003