Soneto entute nazala
"ĉu vi scias pri kio temas?"
"ne - ĉu vi devigas min scii"
"pri tio mi volas mencii" 
"diru kiu lemo nun lemas?"

"ĉu oni rajtas fosi nazon?" 
"jes kompreneble oni povas" 
"mi ekzemple per nazo blovas" 
"blovu nun - vi havas okazon"

"viŝi kaj ŝovi metafore" 
"edzon konduki aŭ edzinon" 
"prilabori kore kaj bore" 

"nia temo ŝajnas banala" 
"mi ne posedas flar-rutinon"
"kun flaro - soneto nazala"
Zuriko, la 22an de januaro 2003