Soneto pri refraktligiloj
plendante pro streĉa barakto 
"io por io" ne sufiĉas 
"do, ut des" anemie kriĉas 
mondon mi vidas per refrakto 

tra diversaj refraktigiloj 
aero akvo vitro glaso 
klariĝas monda embaraso 
transponiĝante al konsiloj 

en tiu ĉi situacio 
oni devas kredi pri venko  
de demokratia socio 

kompreneble ke ĉiuj homoj 
ne sidos sur la sama benko 
eble nur kelkaj ekonomoj
Zuriko, la 24an de januaro 2003