Soneto pri Esperantio
tiuj civitanoj sen ŝtato 
vivas dismigritaj sur l' mondo 
unufoje kongresa fondo 
ligas ilin per komitato 

ligitaj per la ĝenerala 
lingvo diversnaciaj homoj 
kun diverse sonataj nomoj 
kunvenas por celo morala 

Esperantio estas globo 
esperantianoj la membroj 
de ĝi laŭ memvola aprobo 

ciganoj havas unu reĝon 
judoj rabinojn por celebroj 
esperantoj verdan bareĝon
Zuriko, la 28an de januaro 2003