Soneto pri la kamparanoj
kiam mi kantas esperante 
la svisoj prenas kantojn kore 
spontane reagas humore 
vilaĝan etoson farante 

ĉar svisoj per la dialektoj 
estas tute folkloraj homoj 
diferencitaj idiomoj 
diras pri la samaj subjektoj 

kulturo estas kamparana 
kaj havas diversajn valorojn 
alieco ne restas vana 

oni konjektas tuj fremdulon 
malfermante sincerajn korojn 
aŭ mokante prudan stultulon
Zuriko, la 4an de januaro 2003