Soneto pri svisaj horloĝoj
horloĝo "tissot" ora farbo 
sub tiu oro iom rustas 
kun malĝojo mi tion gustas 
por firmao estas malvarbo 

apude kuŝas "swatch" kolora 
per brilo grandega  radias 
malrealece dimensias  
sed tamen restas malfavora 

tristiĝas majstroj en Soluro 
ĉar iliaj horloĝoj staras 
tuj post la komenca bravuro 

kolego diras al kolego 
mi akurate ĉion faras 
nur kun la horloĝo OMEGO
Zuriko, la 5an de januaro 2003