Soneto kun unu vidpunkto
mi ne estas socialisto 
sed ŝatas mi socialecon 
ankaŭ same akuratecon 
tamen ne kiel perfektisto 

kiu mi estas kaj ne estas?
mi entute ne estas -isto 
kun escepto aventuristo 
pri kio mi ja ne protestas 

ĉar tiu ideologio 
ekestis nur por kabaredo 
antaŭ ĉio por ironio 

ekzemple stomatologio 
persekutis min ne por kredo 
preskaŭ kiel filologio 
Zuriko, la 10an de oktobro 2003