Soneto pri amasformigo
pri varbado zorgas agentoj 
ĉe biero aŭ ĉe kolbaso 
humiliĝas febla amaso 
poste venas protestmomentoj 

kelkfoje ripeti penadon 
tiam amaso trankviliĝas 
balota venko proksimiĝas 
venkanto komencas regadon 

estas landoj kie armeoj 
zorgas pri planata rezulto 
ankaŭ pri politikaj kreoj 

tiu formo estas danĝera 
ni diru politika stulto 
sed akcepto restas sincera 
Zuriko, la 11an de oktobro 2003