Soneto kun aŭtuna fono
suno lumigas domon hele 
radioj trairas tra vandoj 
kaj tra kuiritaj frikandoj 
interno flirtas tarantele 

subite lumo maldensiĝas 
muroj vibras per foliombroj 
kiel en konscienco sombroj 
lastaj lumimpresoj neiĝas 

estas interesa okazo 
vidi ke suno malaperas 
precipe en la lasta fazo 

tiel venis aŭtunvespero 
ĉirkaŭaĵo fride aeras 
dormas spaco de nia tero 
Zuriko, la 13an de oktobro 2003