Soneto pri mia prognozo
maltrankviliĝas mondareno 
oni mezuras ne per klafto 
sed nur per barolo de nafto 
tio gravas - ne bin-Ladeno 

la plej granda danĝero venos 
dum fariĝos koalicioj 
ekestos troaj ambicioj 
sed homaro tion eltenos 

Rusio eniros al NATO 
por ke komune kun Usono 
ekestu povkonglomerato 

ĉiuj provoj kun Germanio 
trairos poste al miskono 
kun diplomata ironio 
Bastiono de Silento, la 14an de oktobro 2003