Soneto pri kaŭzo de falo
Svisio tutcerte ne falos 
certeco fariĝas rutino 
se mi iros al Argentino 
tiam mia konvinko knalos 

el financaj operacioj 
per argentina kaŝa mono 
profitas svisia mamono 
je malmultekostaj akcioj 

per argentina mizereco 
kaj pro trukoj en blankaj gantoj 
en Svisio kreskas riĉeco 

kaŝaj bankaj kontoj ne krias 
diskrete gajnas arogantoj 
pro ŝtatbankroto eŭforias 
Bastiono de Silento, la 18an de oktobro 2003