Soneto pri difekta lingvo
kalvuloj brilas per saĝeco 
almenaŭ imitas saĝulojn 
mortigante sur kapo kulojn
mi vivas kun hara riĉeco 

sed mi mian hartufon ŝatas 
sub ĝi troviĝas mia menso 
de kiu ja devenas penso 
kiun mi poste ekspluatas 

nia lingvo estas difekta 
ĉar kiam mankas ĝusta vorto 
tuj venas formo dialekta 

ĉiu de ni plivalorigas 
ĉion ĉie laŭ propra sorto 
manko de vortoj nin tristigas 
Zuriko, la 28an de oktobro 2003