Soneto pri malideeco
kapitalismo nin ne plaĉas 
socialismo ankaŭ ĝenas 
sed homoj tamen apartenas 
al societoj kiuj klaĉas 

ni ŝatas apud emocio 
vivi sen ideologio 
kaj kontraŭ sociologio 
ĉar mankas por ni l' ĝusta scio 

socia vero malpleniĝas 
kiam dogmo fariĝas kredo 
tiam moralo degradiĝas 

ĉiuj "ismoj" sammaniere 
agas kun atako kaj pledo 
por solulo fartu danĝere
Zuriko, la 29an de oktobro 2003