Soneto pri venka tumulto
perdiĝis komuna kantado 
per kanzono oni simpligas 
vivon sed ankaŭ banaligas 
se restas nur en konsumado 

nun oni rare kortuŝiĝas 
je melankolia muziko 
ekstazo fluas al fortiko 
kaj ekspresive metaliĝas 

vizaĝoj vibras agonie 
krispitaj korpoj en senordo 
movas tute malharmonie 

impulso perdis sian belon 
valoroj jam en malagordo 
plenigas de tumulto celon 
Zuriko, la 8an de oktobro 2003