Soneto pri vido de Kielce
mi serĉis en bibliotekoj 
mesaĝojn pri tempoj antikaj 
tiuj libroj estis maldikaj 
ju pli putraj des pli da grekoj 

tamen ne nur ĉar mi eĉ trovis 
Kielce devenanta de keltoj 
poste slavoj venis kun feltoj 
kaj ĝis la nuna tempo movis 

en antikveca labirinto 
mi poste entute perdiĝis 
eĉ mi falis de Parnas-pinto 

konkludo povas esti jena 
ke ĉio jam frue fariĝis 
kaj nuntempeco estas plena
Zuriko, la 20an de novembro 2003