Soneto kun griza ĉevalo
irante supren kaj al valo  
apud proksimaj etaj montoj 
mi vidis pejzaĝon kun pontoj 
super kiuj flugis ĉevalo 

neĝo knaris froste sub ŝuoj 
vento batis min per neĝeroj 
ĉevalo flugis tra neĝsferoj 
evitante ĉielajn truojn 

malaperis en nigra nubo 
kiu super pintoj pendiĝis 
ĉu revenos? jes ne kun dubo 

frostita blanka ebenaĵo 
tute subite ekvibriĝis 
kaj vortoj falis de nubdraĵo 
Zuriko, la 28an de novembro 2003