Soneto kun leĝinterpreto
mi venis de biblioteko 
kaj jam plumo vibras per saĝo 
tamen ne per justa omaĝo
ĉar justo trompas hipotekon 

ĝi estas aŭ ne sed ne gravas 
leĝo jam estas preparita 
kaj laŭvole interpretita 
juĝistoj certe ĉiam pravas 

lin mortpunigis kaj eltranĉis 
lian langon kaj poste korpon 
malhonorige leĝon lanĉis 

en l' nomo de l' sama justeco 
oni nuligis tiun morton 
nun estas por festo ebleco 
Zuriko, la 4an de novembro 2003