krimfilmon mi emas rigardi sed tuj post la unua pafo min kovrigas dormiga lafo kaj sonĝo komencas marĉandi post l' lasta pafo mi vekiĝas kaj pri enhavo ne memoras en sonĝoj mi ofte amoras mia spirito kuraciĝas estas vana komentario ĉe televido mi ekscitas sed nur pro l' monda averio pri tio mi laŭte ne diras kiam edzino min invitas rigardi iun kiu miras