Soneto pri la honta dato
kondamnanto de militstato 
jam eksilentis pro malsato 
anstataŭ bono estas fato 
sen laboro pensas pri dato 

li iam estis komunisto 
post ŝanĝo iom trankviliĝis 
finfine tamen kuraĝiĝis 
volis esti kapitalisto 

nun li ploras ĉar kamaradoj 
denove ekposedis povon 
sed lin ĵetis al subaj gradoj 

verŝajne li Markson ne legis 
ne komprenas kapitalmovon 
kiu kiam kaj kial regis 
Zuriko, la 13an de decembro 2003