Soneto kun aventurismo
mi volas vivi en silento 
praktike tamen sen amaso 
ne ligante kun iu klaso 
sen ideologia sento 

tio ne estas anestezo 
sen iu emo por maljusto 
ankaŭ sen ordenoj sur brusto 
sed nur kritika diatezo 

mi ofte fuĝas de kulturo 
kaj restas kaŝe en naturo 
por ambaŭ sonorilo sonas 

estas tro multe da artistoj 
kaj ankaŭ naturdetruistoj 
mi ambaŭ sferojn bone konas 
Zuriko, la 2an de decembro 2003