Soneto festa nur por si mem
mi irus volonte al meso 
kristnaska sed mi nun kaŝiĝas 
pri nenio interesiĝas 
premas min intervjua streso 

"kiel vi fartas?" "ĉu vi estis...?" 
"bonvolu legi Dian Vorton" 
"helpu nin plibonigi sorton" 
"ĉu vi jam sur Parnaso festis?"  

de ĉiuj flankoj venas frazoj 
sed mi ne aŭdante silentas 
kaj revas pri pacaj oazoj 

mi prenas pecon de oblato 
kaj en kvieto argumentas 
ke grava estas tiu dato 
Bastiono de Silento, la 24an de decembro 2003