Soneto kun kastelŝlosilo
mi serĉis ion interrete 
je diversaĵoj - bagatelo 
kaj mi trafis al Brzeg-kastelo 
traktante fablon interprete 

tiam kastelo ne aspektis 
kiel hodiaŭ grandioze 
nur ŝlosilisto agis poze 
sed sian laboron neglektis 

sur fotoj tute junaj homoj 
aspektantaj tamen mature 
nun kelkaj jam estas fantomoj 

vitraj domoj miraklaj mitoj 
post jaroj aspektas terure 
restis nur konstantaj hezitoj 
Zuriko, la 29an de decembro 2003