Soneto pri nebulvetero
"ĉu en Zuriko nun ne pluvas?"
Kazjo de Lodzo min demandas 
"Łódź estas boato" li skandas 
ni navigas ĉe ni diluvas 

pri la sama temo debatas 
ministroj pri ekologio 
verŝajne pri astrologio 
ankaŭ ĉar la afero fatas 

tero estas pli kaj pli varma 
foje flamas kaj foje fluas 
kaj homaro fariĝas svarma 

Kazjo nur jesas jesas jesas 
per tiuj jesoj li enuas 
pri celo de l' voko forgesas
Zuriko, la 3an de decembro 2003