Soneto kontaktas vampirojn
mi sentas morton sed ĉu mian? 
ĝi kun falĉilo nun cirkulas 
kaj ion perfidan postulas 
agadon halucinacian 

vampiro - forflugu al loko 
en kiu loĝas nur vampiroj 
de kiu ne eblas reiroj  
kaj kie regas pruda moko 

horloĝoj tuj batos l' dekduan 
tiam ne plu venos fantomoj 
perdante tempon atribuan 

en la varsovia opero 
meznokte kantis famaj nomoj 
dum "Timigkorto"-premiero
Zuriko, la 14an de februaro 2003