Soneto pri duflanka glavo
la kapo estas frenezio 
sportisto longe mi ne estis 
tamen la rekordojn mi testis 
ne en sporto - en poezio 

vi ĵetu martelon aŭ kuglon 
ĉiuj aŭdos pri feliĉigo 
skribu poemon - humiligo 
"poeto ĉu vi faras gluglon?" 

kun plendmotivo kontraŭ Dio 
pro punigo - esti poeto 
similas al patologio 

vorto kiel duflanka glavo  
tranĉas signifon de kvieto 
kaj eterniĝas sen enhavo
Zuriko, la 15an de februaro 2003