"Sieg Heil" trifoje elkriita oblikve rektsupren saluto murditaj jam ĉe Absoluto cindrujo estas malfermita historio mokas avertojn aĝaj sinjoroj kuracumas iliaj filoj hontresumas nepoj ripetas avospertojn ĉu venkintoj ĉu malvenkintoj tio longe perdis signifon gravas tiuj kiuj sur pintoj decidas en vitraj domegoj pri paŝoj farantaj tarifon de ili devenas timegoj