Soneto pri deva decido
kun la judoj-amerikanoj 
mi parolos kiel kun fratoj 
sidiĝu ni al kundebatoj 
pri vivantaj palestinanoj 

ĉu oni povas ilin murdi 
aŭ fari de ili sklavulojn 
kaj gasigi tiujn krimulojn
kiel vin iam? aŭ nur surdi? 

"bona germano estas morta" 
vokis la milita slogano 
por nuna tempo malkomforta 

murdon ni aranĝas per murdo
de judo kaj palestinano 
ĉu tio ne estas absurdo?
Zuriko, la 21an de februaro 2003