Soneto pri reerarado
en oficialaj leteroj 
oni preterlasas motivojn 
faktoj montras indikativojn 
kun banalecaj cirkuleroj 

vero troviĝas inter vortoj 
sed plenplene ne aperiĝas 
fakprilaboranto laciĝas 
ĉar mankas por li ĝustaj fortoj 

"je kaŭzo ne temas pri piro 
ŝtelita de arboĝardeno 
sed nur pri malpermeseniro"

pri trogo gravegas sopiro 
kaj pri supera aparteno 
ne kun reerarada miro
Zuriko, la 27an de februaro 2003