Soneto pri pravaj venkintoj
en demokrata konkurenco 
ni scias - nur venkintoj pravas 
ili por tio kaŭzon havas 
eĉ se kun duba kompetenco 

mi memoras - en mia vivo 
ĉiuj havis medikamenton 
por pligrandigi kompetenton 
tuj poste glitis sur deklivo 

venis novaj eble pli saĝaj 
ankaŭ volis reorganizi 
socion kaj ĝin civilizi 

restis nur ordenoj omaĝaj 
neniu nun volas kotizi 
sed diligente improvizi
Zuriko, la 3an de februaro 2003