Soneto amarilisanta
nokte amariliso velkis 
unu parto estas jam seka 
sekiĝis sen krio heŭreka 
nur silente grasteron melkis 

homa vivo estas simila 
precize amarilisanta 
floranta kaj poste velkanta 
utila ankaŭ malutila 

oni forĵetas sekan planton 
kaj homo estas forĵetata 
eĉ se estis iam amata 

oni rekonas varianton 
ke ĉarmas vane florfolio 
sen abelo kaj papilio
Zuriko, la 5an de februaro 2003