Soneto pri vendota tero
homoj ne vendu vian teron 
restadu ĉe viaj radikoj 
en propraj kortoj kun salikoj 
flegu ankaŭ la propran veron 

via patro l' teron aĉetis 
poste kulturige penadis 
eĉ se malamikoj invadis 
li ĉiam propran teron tretis 

kaj vi nur per unu subskribo 
volas doni ĉion fremdulojn 
forirante de via tribo 

tero estas sankta principe 
ne perfidu terajn sanktulojn 
forĵetu tenton anticipe
Zuriko, la 11an de marto 2003